Moskva supera virina lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskva supera virina lernejo
altlernejo
Informoj
fondodato 1872
Situo
Geografia situo 55° 43′ 57″ N, 37° 34′ 35″ O (mapo)55.732437.5763Koordinatoj: 55° 43′ 57″ N, 37° 34′ 35″ O (mapo)
lando Rusia Imperio
retejo [[http:// Oficiala retejo] Oficiala retejo]
Moskva supera virina lernejo (Moskvo)
Moskva supera virina lernejo (Moskvo)
DEC
Moskva supera virina lernejo
Moskva supera virina lernejo
Map
Moskva supera virina lernejo
vdr
Ejo de Moskva supera virina lernejo (Eta Pirogov-strato, 1, nun — ĉefa ejo de MŜPU)

Moskva supera virina lernejo (ruse Московские высшие женские курсы, МВЖК) estas altlernejo por virinoj, kiu funkciis en Moskvo en 18721888 kaj 19001918. En 1918 ĝi estis reorganizita kiel la 2-a Moskva Ŝtata Universitato kaj poste al Moskva Ŝtata Pedagogia Universitato.

Kursoj de Guerrier[redakti | redakti fonton]

La 1-an de novembro 1872 estis malfermita la unua en Rusio lernejo por virinoj kun universitata programo, komencita de la profesoro de Moskva Ŝtata Universitato Vladimir Guerrier. Dekomence la programo estis 2-jara, ekde 1886/1887-a studjaro estis 3-jara. En la programo superis historiaj-filologiaj studobjektoj; neniujn specialajn rajtojn donis ĝia studfino.

Meze de 1980-aj jaroj estis jam pli ol 200 studentinoj.

En 1986 la rusia Ministerio pri popola klerigado malpermesis funkciadon de la kursoj kaj en 1888 ĝi fermiĝis.

"Legadoj por ĉiuj" kaj komunaj lecionoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1886 (kiam finiĝis akceptado al la Guerrier-kursoj) en moskva Politeknika muzeo komenciĝis legado de lekcioj, alireblaj por virinoj kaj gvidataj plejparte de la samaj profesoroj. Samjare komenciĝis kolektivaj lecionoj, organizitaj de la Moskva societo de edukistinoj kaj instruistinoj.

En 1892 liberaj legadoj estis malfermitaj de la registaro. La kolektivaj lecionoj ekzistis ĝis reapero de Moskva supera virina lernejo en 1900 surbaze de ili.

Moskva supera virina lernejo en 19001918[redakti | redakti fonton]

La nova virina altlernejo organizita en 1900 jam parte akiris monrimedojn de la Ministerio pri popola klerigado. Studperiodo en 1900 elkreskis ĝis 4 jaroj. Estis malfermitaj 2 fakoj: histori-filozofia kaj fizik-matematika.

Ĝis 1905 la lernejon gvidis Vladimir Guerrier. En 1905, kiam li estis eksterlande, la estro estis elektita Vladimir Vernadskij; tamen Vernadskij ne eklaboris pro tio, ke li samtempe estis helpanto de la estro de MŜU, kaj en la sama jaro estis elektita kiel estro Sergej Ĉapligin.

En 1911 en la lernejo aperis multaj instruistoj, forlasintaj la Moskvan Universitaton pro konflikto kun tiama ministro pri klerigado Lev Kasso. En 1912 en lernejo jam instruis 227 homoj.

En 1913 estis akceptita zoologia kolekto de Aleksander Kots, sur kies bazo aperis la Darwin-muzeo.

Dum la periodo 19001913 kvanto da studentinoj elkreskis de 223 ĝis 7155. Moskva supera virina lernejo fariĝis unu el la plej grandaj altlernejoj de Rusia Imperio.

En septembro 1918 okazis reorganizado de la kursoj al 2-a Moskva Ŝtata Universitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2013-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)