Motorboato Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sur la rivero Havel ĉe Berlin-Spandau 2007

La motorboato Esperanto estis akirita de Gabi kaj Roland Schnell en printempo de 2007.

La hejma haveno de la boato estis unue ĉe Motor Yacht Club Tegel MYCT en Berlin, sed nun troviĝas en Werder (Havel) apud la eksa vilao de la Esperanto-poeto Karl Vanselow (Am Zernsee 3).

longeco 10,40 m
larĝeco 3,45 m
profundo 0,85 m
materialo ŝtalo
konstrujaro 1988 JACHTWERF GRUNO Arkivigite je 2004-06-05 per la retarkivo Wayback Machine B.V. Zoutkamp (NL)
pezo 8,5 t
kabino kun lito por du personoj. Dormloko por kvar personoj.
Kuirejo kaj necesejo kun duŝo
motoro MWM-DEUTZ
potenco 96 kW (130 PS)
provizo 370 l Diesel
provizo da akvo 150l

Informoj el la blogo de Roland Schnell Arkivigite je 2007-09-10 per la retarkivo Wayback Machine

sportaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Kiel membro de Motor Yacht Club Tegel MYCT la boato regule partoprenas en konkursoj, kiuj estas parto de la "Berliner Meisterschaft" de la regiona tegmenta organizaĵo Motoryachtverband Berlin e.V. (MVB). Gabi Schnell gajnis la titolon "Berliner Meister" en 2006 per alia motorboato, kiu neniam oficiale portis la nomon "Esperanto", sed kutime estis registrita sub ĉi tio nomo.

En 2007 ankaŭ la nova "Esperanto" sukcesis gajni la titolon de "Berliner Meister" por motorboatoj.

25-a de august 2007 Köpenicker Pokal Gabi & Roland Schnell, Annika Rothe
23-a de junio 2007 Oberhavel Pokal (1-a rango) Gabi & Roland Schnell, Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand)
2-a de junio 2007 Spree-Pokal Gabi & Roland Schnell, Julika Rostenstock, Jan Wagner
2007 Tria rango en la interna konkuro de MYCT Ĉiuj menciitaj
2007 Berliner Meisterschaft (MVB)

1-a rango

kun la teamoj de 2007