Motorsegilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motorsegilo

Motorsegilo McCulloch

Motorsegilo McCulloch
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por segado de arboj kaj ligno
vdr
Dum laboro

La motorsegilo estas segilo, funkciigita per (dutakta) benzina aŭ elektra motoro, per aerpremo (pneŭmate) aŭ per oelpremo (hidraŭel) kaj kies plej grava parto estas la segilĉeno. Motorsegiloj kun specifa ĉeno (diamon-kovrita) estas uzeblaj por segi ŝtonojn, konstrumaterialojn.

Historio

Osteotomo, memfunkciigita segilĉeno por ostoj
Duhoma segilo ĉ. 1943

La teknika principo de la motorsegilo, kies ĉeneroj kuras sur relo, estis jam uzataj en 1830 fare de la Würzburg-a kuracisto Bernhard Heine ĉe osteotomo, por segi ostojn.

Oni ellaboris jam t.n. segilmaŝinojn antaŭ 1900, kiuj povis ŝanĝi la pure manlaboron en la arbaro. En la 1920-aj jaroj, oni evoluigis, inventis motorsegilon, pezan de ĉ. 50 kg kaj uzeblan komplike, per du homoj. Oni uzis tiun plierigi la jam dehakitajn arbotrunkojn.

La unua benzinpelita kaj uzita motorsegilo estis Sector. La unuan serie produktitan benzinan motorsegilon surmarketigis la Hamburga entrepreno Dolmar en 1927 (Typ A). La segilon povis teni nur du homoj kaj oni povis segi nur vertikale. La unuan motorsegilon kun elektromotoro por diserigo de jam dehakitaj trunkoj produktis Stihl en 1926.

Plua evoluigo estis, ke oni produktis segilojn kun ŝanĝeblaj reloj (je 90°). Poste oni evolugis unuhomajn segilojn (DOLMAR CP ekde 1952), kiu grave plibonigis la efikecon.