Movado MeToo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demonstranto kun signo Ĉu Vi Povas Aŭdi Min Nun? #MeToo en Novjorko, 2018
Denuncu Cian Porkon, Mi ankaŭ

La Movado MeToo [miTU] (AnkaŭMi) estas movado kontraŭ seksa limtranspaŝa konduto. Ĝi komenciĝis en oktobro 2017 kun la kradvorto #MeToo en Twitter kaj aliaj sociaj amaskomunikiloj, kiuj fulmrapide cirkulis kaj estis sekvitaj en multaj landoj sub diversaj nomoj; ekzemple en Francio, la kradvorto estas #BalanceTonPorc (Denuncu Cian Porkon). Tiuj, kiuj metis "#MeToo" en mesaĝon, indikis, ke ili spertis seksoĝenadon, seksan atakon aŭ seksan misuzon. La kradvorto estis vaste uzata, post kiam la Holivuda produktoro Harvey Weinstein estis akuzita de pluraj virinoj pro lia seksa persekutado .

En Esperantujo[redakti | redakti fonton]

En majo 2020, la blogo Teo kaj Libroj publikigis artikolon pri la temo[1] kaj demandis ĉu ĝi estas problemo en la esperanta movado. La aŭtoro rakontis pri okazaĵoj de seksĝenado dum renkontiĝoj, iuj jam publikaj (kiel la estrarano de TEJO forĵetita el IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto[2][3]) kaj aliaj nepublikaj okazaĵoj kiujn li vidis.

Forta kritiko de la artikolo venis de Valentin Melnikov, membro de la Akademio de Esperanto. Li diris ke eble la seksĝenado ne okazis sed la virinoj imagis aŭ deziris ĝin, eble ili mensogis ĉar la viro ne volis pagi aŭ edziĝi, eble ili akuzis gravulon nur ĉar iu konkurenculo de tiu pagis ilin kaj por ĉiu vera akuzo de seksĝenado, estas dek imagitaj.[4]

Pro tio, Nielsen plendis al la Akademio pri Melnikov. La Akadamio publikigis oficalan respondon kiu bedaŭris la vortojn de Melnikov sed ne eksigis lin de la estraro. El la 43 membroj de la Akademio, nur 5 estas virinoj kaj en sia respondo, la Akademio diris ke ili celas diverseco nur laŭ gepatraj lingvoj, neniu alia parametro.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]