Movado de la 4-a de majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studentoj kolektiĝas en Pekino dum movado 4-a de majo
Demonstrantaj studentoj antaŭ la Pordo de la ĉiela paco, 1919

La Movado de la 4-a de majo estis grava socipolitika reformmovado kaj kultura klariĝo de la ĉinaj intelektuloj inter 1915 kaj 1925. La nomo venas de eventoj, komenciĝintaj la 4-an de majo de 1919. La celo de la movado estis la nacia sendependeco, liberigo de la individuo, reformado de la socio kaj kulturo.

Ĝin anoncis junaj intelektuloj en 1915, vidante ekspansion de Japanio. Ilin profunde influis la monata eldonaĵo Nova Junularo, kiun redaktis la revolucia intelektulo Ĉen Tuhsiu, kiu ne estimis la aŭtoritatojn.

La movado atakis la tradiciajn konfuceajn ideojn kaj adoris la okcidentajn valorojn, precipe la sciencajn rezultojn kaj la demokratiojn. Ili analizis la liberalismon, pragmatismon, naciismon, anarĥiismon kaj socialismon. Surbaze de tiuj ideologioj, ili kritikis la tradician ĉinan moralon, filozofion kaj religion, la sociajn kaj politikajn instancojn. Ili esprimis sin favore al Esperanto.

Ili proponis - sub gvido de Ch'en kaj Hu Shih (tiu lasta studis en Usono) -ŝanĝi la literaturan lingvon de wen-yen al la parolata pai-hua.

Tiuj patriotaj sentoj kaj reform-postuloj kondukis al incidento de la 4-a de majo 1919, de kiu venas nomo de la movado. En tiu tago, pli ol 3000 studentoj de 13 pekinaj altlernejoj protestmarŝis kontraŭ la decidoj de la traktato de Versailles, kiu transdonis la pli fruajn germanajn koncesiajn teritoriojn al Japanio. La cedemo de la ĉina registaro kolerigis la studentojn, ke ili bruligis domon de la trafika ministro kaj atakis ĉinan amasadoron akredititan en Japanio. Ili ambaŭ estis konataj kiel japanamikaj politikistoj. En la sekvaj semajnoj okazis protestoj dislande. Multaj studentoj mortis, pli ol 1000 estis arestitaj.

La studentoj de la grandaj urboj organizis strikojn kaj bojkotojn (kontraŭ la japanaj varoj) daŭrantajn dum pli ol 2 monatoj. Post kiam la komercistoj kaj laboristoj de Ŝanhajo kaj aliaj urboj komencis unusemajnan strikon (5-a de junio) por apogi la studentojn, la registaro cedis kaj maldungis tri japanamikajn ĉefoficistojn, la registaro abdikis, Ĉinio ne subskribis la pactraktaton kun Germanio (nur apartan traktaton en 1921).

La aktivistoj de la movado de la 4-a de majo klopodis atingi la simplajn homojn, tial ili organizis dislande amaskunvenojn kaj disvastigis en pli ol 400 eldonaĵoj la reformajn ideojn.

Je efiko de la movado, akcelis malkonstruo de la tradicia moralo kaj familio, antaŭenpaŝis egalrajtigo de la virinoj, aperis la nova literatura lingvo kiu baziĝis sur la parolata lingvo.

La movado produktis intelektulojn, kiuj poste partoprenis en la landa politiko. La movado helpis reorganizon de la Kuomintang (Nacia Partio) kaj eĉ fondiĝon de la Ĉina Komunista Partio (1921).