Aŭgmentita kvintsesta akordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mozart-kvinto)

Aŭgmentita kvintsesta akordoaŭgmentita kvintsestakordo estas kvarvoĉa akordo, kiu konsistas el maĵora trisono kun aŭgmentita sesto. La akordo egalas sone al dominantseptakordo, estas tamen traktata kaj dissolvata fundamente alie. La ĵaza harmoniscienco interpretas ĝin ankaŭ kiel tritono-anstataŭanto.

Ekzemplo 1: dominantseptakordo kun dissolvo:

  1. Dominantseptakordo sur C-maĵoro
  2. Toniko F-maĵoro

Ekzemplo 2: aŭgmentita kvintsestakordo kun dissolvo:

  1. duobla dominanto F♯-maĵoro
  2. dominanta kvarsesta fremdnoto
  3. dominanto B-maĵoro
  4. toniko E-maĵoro

Dum kiam dominantseptakordo havas simplan dominantan funkcion, aŭgmentita kvintsesta akordo estas uzata duoble dominanta kaj per tio progresigita en la dominanton. Ĝi tamen ofte ne estas rekte kondukata en la dominanton, ĉar je tio ekestas problemoj kun la kontrapunkte ĝusta voĉkondukado (malkaŝaj kvintparaleloj). Kelkaj komponistoj, antaŭ ĉiuj Mozart, malatentis tamem en ĉi tiu speciala kazo la kvintparalelan malpermeson. Pro tio la Mozart-kvintoj, kiuj ekestas je rekta dissolvo de aŭgmentita kvintsesta akordo en la dominanton, validas kiel permesata escepto de la regulo.

La supraj notekzemploj bone montras, ke la septo de dominantseptakordo strebas supren, la aŭgmentita sesto tamen malsupren.

La funkciteorio interpretas la aŭgmentitan kvintsestan akordon kiel inversigo de dominanta septnaŭtakordo kun diminuita kvinto, eta naŭto kaj sen bazotono. En la supra ekzemplo la baza strukturo de la akordo estus jena:

g – eta naŭto
e – eta septo
c – diminuita kvinto
a♯ – ega trito
(f♯) – pensata/manka bazotono

Per tio ankaŭ fariĝas klare, ke la ekzempla akordo ne rilatas al la najbara C-maĵoro, sed al F♯-maĵoro. Pro la ebleco de enharmonia elŝanĝo romantismaj komponistoj uzis la aŭgmentitan kvintsestan akordon prefere por moduladoj.