Mudá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mudá
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34839
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 4° 24′ U (mapo)42.875833333333-4.3944444444444Koordinatoj: 42° 53′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 6,81 km² ( 681 ha) [+]
Mudá (Provinco Palencio)
Mudá (Provinco Palencio)
DEC
Mudá
Mudá
Situo de Mudá
Mudá (Hispanio)
Mudá (Hispanio)
DEC
Mudá
Mudá
Situo de Mudá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mudá [+]
vdr

Mudá [muDA] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sonorilmuro de la preĝejo de Mudá.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el 1900. Ĝi distas 117 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Mudá kun San Cebrián de Mudá formas la Valon de Mudá.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis minado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo. Antaŭe ĝia ekonomio baziĝis sur karbaj minoj, kiuj, hodiaŭ, estas fermitaj.

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Toño del Barrio en 2006 verkis artikolon Mi trovis mian vilaĝon en du Vikipedioj[1], pri la emo de Vikipediistoj krei artikolojn pri negravaj aferoj nur por altigi la prestiĝon de sia Vikipedio. Tiam la esperantlingva Vikipedio enhavis ĉirkaŭ 60 000 artikolojn; en 2022 pli ol 300 000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]