Muktuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia Muktuk-Festmanĝado

Muktuko estas la por manĝado antaŭpreparita haŭto de beluĥoj, kiu estas tre ŝatata ĉe inuitoj same kiel la graso kaj la karno de cetacoj. Muktuko havas mem ĝis ĉ. 12 centimetrojn dikan haŭton kaj la sub tiu troviĝanta, rozkolora grastavolo. Muktuko estas deprenita el la cetacoj en blokoj kaj poste pendigita dum du tagoj en seka ejo. Poste oni kuiras, malvarmigas kaj en oleo rezervas la haŭton. Por reezrvado en oleo, la muktuko devas rezerviĝi en malvarma oleo, tiel ĝi estas deponebla unu jaron. Multaj inuitoj manĝas muktukon pli volonte krude, kies gusto similas al tiu de la freŝa kokosnukso.

La problemo de la konsumado de similaj cet-produktaĵoj estas la alta hidrargo-akumuliĝo en la karno kaj graso, kion kaŭzas la kreskanta mediopoluado. La hidrarga koncentreco situis laŭ mezuroj en 1970 super 0,5 ppm (partoj po miliono).

lardo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.