Mumu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Муму
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ivan Turgenev
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1854
vdr

Mumu estas unu el la plej konataj verkoj de Ivan Turgenev, aperita en la jaro 1852. Temas pri akrega kritiko kontraŭ posedantoj kaj defendo de kompatindaj servutuloj. Nome la ĉefrolulo de la rakonto aŭ noveleto estas surdmutulo Gerasim kiu vivas solecan kaj ekspluatatan vivon en domego de riĉulino. Li vivas iom perforte ĉar li estus ŝatinta kamparanan vivon, sed almenaŭ pasas sian vivon. La riĉulino estas kapricega maljunulino kiu malbonege kondutas rilate siajn servistaron. Iam Gerasim ekhavas hundeton kiu eltiras lin el lia soleca vivo, sed la malica posedantino malrekte devigas lin dronigi ĝin. Kompreneble tia rakontero nepre kortuŝas ĉiun leganton.

En tiom mallonga noveleto (malpli ol 30 paĝoj) Turgenev kapablas enmeti tiun historion, sed ankaŭ la personajn studojn ne nur de tiuj du menciitaj roluloj, sed de aliaj partoprenantoj kaj ĉefe de la sociaj, perfortaj kaj laboraj rilatoj inter servistoj kaj posedantino, sed ankaŭ inter servistoj mem.

La ĉefrolulo Gerasim, spite la malfacilecon priskribi rolon kiu tute ne parolas, estas tre bone pristudita laŭ sia konduto kaj estas bonega homo kiu vivas suferan kaj penan vivon, kulpe de sia posedantino. La aliaj servistoj, eĉ se ili bone konsideras lin, ne kapablas helpi lin. Tiu estas ekzemple pruvo de la klopodo en la verkaro de Turgenev defendi la servutojn fronte al la vivstilo de la riĉuloj.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • La riĉulino, bazita sur la patrino de Turgenev.
  • Gerasim, bazita sur Andrej.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.