Municipo Manzanillo (Colima)
Manzanillo | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo kaj urbo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Colima | ||
Poŝtkodo | 28200–28279, 28800–28886 | ||
Kodo laŭ INEGI | 06007 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 842 | ||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 19°03′N 104°19′U / 19.05°N, 104.317°U (mapo) | ||
Alto | ND | ||
Areo | 1578,4 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Manzanillo Municipality [+] | |||
Manzanillo estas unu el la 10 komunumoj de la meksika subŝtato Colima, kiu situas en la centro-okcidenta parto de Meksiko ĉe la pacifika oceano, ĉirkaŭ 500 kilometroj okcidente de la urbo de Meksiko (aere). La ĉefurbo de la komunumo ankaŭ nomiĝas Manzanillo, kiu estas unu el la plej grandaj urboj de Colima. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 06007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 137.842 loĝantojn. El tiuj estis 68.955 viroj kaj 68.887 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1578,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 5 metroj super la marnivelo; la resto de la komunumo estas pli alta, sed ĝenerale ne superas 600 - 800 metrojn super la marnivelo. Parto de la komunumo apartenas al la montaro "Sierra Madre Sur".
Klimato
[redakti | redakti fonton]La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 en la komunumo vivis 103294 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 917 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,89 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Manzanillo[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)