Muro de Antonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la muroj de Hadriano kaj de Antonino

La Muro de Antonino, konata al la romianoj kiel Vallum Antonini estis turfa fortikaĵo sur fundamentoj de ŝtono, konstruita de la Romianoj, en kio nun estas la Centra Zono de Skotlando, inter la fjordoj Firth of Forth kaj Firth of Clyde. Reprezentante la plej nordan limbarom de la Romia Imperio kaj protektante ties provincon Britannia sude de ĝi, la muro longis proksimume 63 kilometrojn kaj estis 3 metrojn alta kaj 5 metrojn larĝa. Laseraj esploroj de la 20-a jarcento mezuris kaj pliprecizigis la eksan situon kaj amplekson. Por sekurigo kontraŭ atakoj de la piktoj de norde, estis granda akvoplenigita fosaĵo norde de la muro. Supozeble estis palisaro pinte de la muro. La barilo estis la dua el du "grandaj muroj" kreitaj de la romianoj en la nordo de Britio. Ĝiaj ruinoj estas malpli evidenta ol la pli bone konata Muro de Hadriano sude, ĉefe ĉar La turfo kaj ligno plejparte malaperis dum la jarcentoj, kaj ligno muro Plejparte eltenis for, malkiel la ŝtona konstruaĵo de la suda antaŭulo.

La konstruo komenciĝis en la jaro 142 de nia erao laŭ la ordono de la romia imperiestro Antonino Pio, kaj daŭris ĉirkaŭ 12 jarojn ĝis la kompletigo. Antonino Pio neniam vizitis Brition, malkiel faris sia antaŭulo Hadriano. Premo de la atakantaj piktoj kondukis Antoninon sendi la trupojn de la imperio pli norden. La Antonina Murego estis protektita de 16 fortikaĵoj kun malgrandaj fortikaĵoj inter ili; movado de trupoj estis faciligita per voja ligo tuj sude de la muro. La muro estis forlasita nur ok jarojn post la finiĝo, kaj la romia armeo reorganiziĝis ĉe la Muro de Hadriano. En 208 de nia erao la romia imperiestro Septimo Severo restarigis legiojn ĉe la muro kaj ordonis riparojn. La okupacio finiĝis kelkajn jarojn poste, kaj la murego neniam plu fortikiĝis. Kelkaj restaĵoj ankoraŭ videblas.