Muslim Magomajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la sovetia kantisto Muslim Magomajev; lia avo (komponisto kaj orkestrestro) havis la saman nomon.
Muslim Magomajev
Müslüm Maqomayev
Bazaj informoj
Naskonomo Müslüm Məhəmməd oğlu Maqomayev
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1942 (1942-08-17)
en Bakuo
Morto 25-an de oktobro 2008 (2008-10-25) (66-jaraĝa)
en Moskvo
Edz(in)o Tamara Sinyavskaya
Deveno Bakuo (Azerbajĝana SSR, USSR)
Ĝenroj opera kant-arto, popularaj kantoj, popolaj kantoj
Profesio kantisto
Tipo de voĉo baritono
Aktivaj jaroj de 1962 ĝis la morto
Retejo http://www.magomaev.info
Signifa instrumento
piano
Persona informo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Aleo de Honoro
Lingvoj azerbajĝanarusa
Ŝtataneco AzerbajĝanoSovetunioRusio
Alma mater Baku Academy of Music • Asaf Zeynally Music School in Baku
Subskribo Muslim Magomajev
Familio
Patro Magomed Magomaev
Patrino Ayşət Maqomayeva
Edz(in)o Tamara Sinyavskaya
Infano 1
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • komponisto • filmkomponisto • memuaristo
TTT
Retejo http://magomaev.info
vdr

Muslim Magometoviĉ MAGOMAJEV (azerbajĝane Müslüm Maqomayev, Müslüm Məhəmməd oğlu Maqomayev, ruse Муслим Магометович Магомаев, naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1942, mortinta la 25-an de oktobro 2008) estis tre fama sovetunia, azerbajĝana kaj rusia opereja kaj populara kantisto (baritono). Li havis la titolon Popola Artisto de Sovetunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Muslim Magomajev naskiĝis en Bakuo la 17-an de aŭgusto 1942. Lia patro, Magomet Magomajev, estis teatra pentristo, partoprenis la Duan Mondmiliton kaj pereis maje 1945; la patrino, Ajŝet Magomajeva (naskita Kinĵalova), estis drama aktorino. Lia avo, Muslim Magomajev pli aĝa, estis fama azerbajĝana komponisto (la Azerbajĝana filharmonio estas nomita omaĝe al li).

Post fino de la muzika lernejo ĉe la Bakua konservatorio Muslim Magomajev eniris la Azerbajĝanan konservatorion, kie li studis la kant-arton. Li famiĝis tutlande post la partopreno en la lasta koncerto de la festivalo de la azerbajĝana arto en la jaro 1962 (en Moskvo). La 10-an de novembro 1963 okazis lia unua sol-koncerto en la koncertejo "Ĉajkovskij".

En la jaro 1963 Magomajev iĝas solisto de la Azerbajĝana teatro de opero kaj baleto kaj daŭre kantas sur koncertejaj scenejoj. En la jaroj 1964-1965 li staĝis en la milana teatro La Scala. Fine de la 1960-aj — komence de la 1970-aj jaroj li multfoje sukcese koncertis en diversaj koncertaj centroj de Eŭropo kaj ricevis kelkajn gravajn premiojn (i.a., la "Oran Diskon" en Cannes en la jaro 1969). Malgraŭ la invito al la Moskva Bolŝoj-Teatro li elektis kiel ĉefan aktivaĵon la popularajn kantojn.

En la jaro 1973, estante nur 31-jara, li iĝas Popola artisto de Sovetunio. Inter la jaroj 1975 kaj 1989 li estris la Azerbajĝanan ŝtatan estrad-simfonian orkestron, kun kiu li multe gastrolis tra Sovetunio.

Ekde la 1970-aj jaroj Magomajev loĝis en Moskvo. En la lastaj vivojaroj li koncertis relative malofte, sed okupiĝis ĉefe pri pentro-arto kaj bonfarado. Pri la ĉesigo de gastroloj li foje diris: "Por ĉiu voĉo la Dio difinis certan tempon, kaj ne necesas ĝin trolongigi", malgraŭ tio, ke li havis neniujn problemojn pri la voĉo.

La 25-an de oktobro 2008 estante 66-jara li mortis en Moskvo pro daŭra malsano de la koro.

La kantisto estas enterigita en Aleo de honoraj tomboj en Bakuo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis edzo de fama rusia kantistino Tamara Sinjavskaja ekde la 24-a de novembro 1974. Li adoptis ŝian filinon - Marina Magomajeva-Kozlovskaja.

Famo kaj kreado[redakti | redakti fonton]

2002

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li estis la plej populara kantisto de Sovetunio. Lia famo estis vere senlima, liaj koncertoj kunvenigis milojn da homoj, li senĉese koncertis en televido. Liaj diskoj estis vendataj en grandega kvanto. Ankaŭ nun li restas idolo por multaj homoj sur la terenoj de eksa Sovetunio.

La repertuaro de Muslim Magomajev enhavis pli ol 600 kantojn (rusaj romancoj, operaj, popularaj kantoj); li mem aŭtoris pli ol 20 kantojn kaj komponis muzikon por kelkaj filmoj. Krome, li estis filmita en kelkaj filmoj kaj sonigis kelkajn animaciajn filmojn.

Li estis dekoraciita per kelkaj ordenoj, i.a., Ordeno de Honoro, Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo kaj Ordeno de Amikeco inter Popoloj. Lian nomon havas asteroido "4980 Magomaev".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]