Mutatis mutandis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La latina esprimo mutatis mutandis signifas "kiam estas modifita tio, kio modifendas" aŭ "farinte modifendaĵojn". Ofte tio signifas, ke oni ne plene ripetas tekston, sed diras al la leganto/aŭskultanto, ke tiu modifu ĝin kie necesas, laŭ analogio. Ekzemple, priskribo de profesio laŭ vira formo (ekzemple: instruisto) enhavas vortojn kiel "li", "al li", "lia",... Priskribante poste la inan formon (ekzemplo: instruistino), necesas do modifi nur tiujn virgenrajn vortojn al ingenraj.

Tiu ĉi esprimo ofte estas uzata ĉe prilaborado de jura teksto aŭ oficialaj statutoj. Tiel, tuta serio da modifoj povas esti indikita per nur kelkaj vortoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]