Muzeo Diliĝenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Diliĝenco
vdr

Diliĝenco Muzeo estas fakmuzeo en Debrecen, Hungario en la centra poŝta domo.

La pli interna ĉambro dediĉas sin al poŝtmarkoj. En ĉiu jaro nova kolekto estas videbla el heredaĵo de Rezső Soó.

La alia ĉambro komenciĝas per la bovista poŝto. Antaŭ la serioza poŝto la bovistoj liveris la poŝtaĵojn. Ili ricevis grandan ledan aktujon kaj defendis sin per pistolo. Tiutempe en la hungaraj paŝtejoj brediĝis multe da bovoj. Iom el ili estis pelitaj ĝis Germanio por vendado.

Sekvis la diliĝanca epoko. La nomo fontas el la franca, sed estas rekonebla Esperante. Tio estis ĉevaltira kvarrada kovrita veturilo, en kiu en fera kesto la poŝtistoj gardis la poŝtaĵon, krome ankaŭ pasaĝeroj vojaĝis en ĝi.

En centro de la ĉambro estas originala poŝto el la 1960-aj jaroj. Apud la muroj de la poŝtaj uniformoj ĝis la telefono estas aro de memoraĵoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.