Muzeo de Natura Historio (Florenco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝardeno Semplici
Fosilioj en la Muzeo de Geologio kaj Paleontologio
Modeloj el vakso en la zoologia "La Specola"

La Muzeo de Natura Historio, nome en itala Museo di Storia Naturale di Firenze, estas naturhistoria muzeo kiu konsistas el 6 ĉefaj kolektoj, situantaj en Florenco, Italio. Ĝi estas parto de la Universitato de Florenco. La muzeaj kolektoj estas viziteblaj matene escepte merkredojn, kaj la tutan sabaton; eniro estas paga.

La muzeo malfermiĝis la 21an de februaro, 1775, fare de la Granda Duko Pietro Leopoldo kiel Imperia Reĝa Muzeo de Fiziko kaj Natura Historio. Tiam ĝi konsistis el kelkaj naturhistoriaj kolektoj gastigitaj ene de la palaco Torrigiani ĉe Via Romana. Tra la pasintaj du jarcentoj, ĝi ege kreskiĝis kaj nune formas unu el plej gravaj kolektoj en Italio.

Referencoj

  • Museo di Storia Naturale: 1775-2005, sen-data broŝuro el la muzeo

Eksteraj ligiloj