Muzeo pri armiloj (Suhl)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri armiloj
muzeo
Lando  Germanio
Regiono Turingio
Situo Turingio
Urbo Suhl
Koordinatoj 50° 36′ 37″ N, 10° 41′ 22″ O (mapo)50.61027777777810.689444444444Koordinatoj: 50° 36′ 37″ N, 10° 41′ 22″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Muzeo pri armiloj (Suhl) (Germanio)
Muzeo pri armiloj (Suhl) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Muzeo pri armiloj (Suhl) (Turingio)
Muzeo pri armiloj (Suhl) (Turingio)
DEC
Map
Muzeo pri armiloj
Retpaĝo https://www.waffenmuseumsuhl.de/
vdr
La muzeo en historia ejo antaŭ nubskrapuloj.
Pistoloj por elvoki iun al duelo.

La Muzeo pri armiloj (germane Waffenmuseum Suhl) troviĝas en belega trabfaka domo en la centro de Suhl, Germanujo (Friedrich-König-Straße nr 19).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La armila muzeo estas en la iama maltejo, unu el la plej malnovaj framskeletaj domoj en la centro de Suhl.

La daŭra ekspozicio dokumentadas la historion de manarmiloj (pli ol 450) de la komencoj en la 14-a jarcento ĝis nun. La fokuso fariĝis memkompreneble pri la enurbaj tradicioj: Suhl estas ja multajn jarcentojn la centro de armilfardo de la tuta Germana Regno!

Ekde la 19-a jarcento ĝis la tempoj de GDR ĝi estis ankaŭ mondfama centro de ĉas- kaj sportarmiloj. Eta kolekto da porcelanaĵoj faritaj en Suhl de 1861-1930 krome prezentatas.

Nedaŭraj ekspozicioj enprofundigis la konojn pri certaj detaloj de armiloj aŭ koncernas temojn pri la historio de la regiono aŭ de la urbo.

Elmontra laborejo Armilfarado ĉirkaŭ la jaro 1900 informas pri la teknikoj kaj la laborkondiĉoj de tiam. De 2000-06 estris la muzeon la fama milithistoriisto Thomas Müller.

Ateliero kaj Roth-memorigejo[redakti | redakti fonton]

En la apuda trabfakaĵeto oni trovas bonguste restaŭritan loĝkuirejon kaj la atelieron de pafilfustisto de 1900. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj estis tie ĉi pluse memorigloko pri la populara kantisto Herbert Roth; pri li oni intertempe ricevis informojn en muzeo en la urbokvartalo Vesser.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 159-160

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]