Muzikskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo en la fermilo de truodisko-muzikskatolo.

Muzikskatolo estas aŭtomate ludanta meĥanika muzikinstrumento. Muzikhorloĝo tamen estas mekanika horloĝo, kiu ludas melodion.

Ĉe muzikskatoloj oni distingas du specojn:

  • rulcilindro-muzikskatoloj
  • truodisko-muzikskatoloj
Muzikskatolo kun rotacia figuro; maldekstre apude la meĥaniko.
Truodisko de Polyphon.
Truodisko, suba flanko.

La invento de muzikskatolo devenas de la ĝeneva horloĝofaristo Antoine Favre-Salomon, kiu en 1796 aplikis la principon de sonanta ŝtallameno por muzikanta poŝhorloĝo (jen la origino de la vorto „muzik-horloĝo“).

Ĉiu tonlameno devis esti aparte produktata, agordata kaj poste ŝraŭbata sur lamentrabo. Tio estis tre peniga laboro. Malmultajn jarojn poste oni sukcesis produkti 4 ĝis 5 tonlamenojn el unu peco de ŝtallado, kio jam estis granda plibonigo. Ĉi tiujn muzikskatolojn oni nomas segmentaj muzikskatoloj. Per evoluigo de aparta frezmaŝino ĝeneva fabrikanto sukcesis en 1810 produkti lamenkombilon el unu peco da ŝtallado .

Lamenkombilo aŭ tonkombilo estas ŝtalkombilo kun pintolongecoj gradigitaj ekde mallongaj al longaj. La pintoj nomiĝas tonlamenoj. Ĉiu tonlameno estas agordata sur certa tono. Rotacia cilindro (la tonorulcilindro) okupita per ŝtalstiftoj ekpinĉas ĉi tiujn lamenojn kaj ekvibrigas ilin, je kio la aranĝo de stiftoj estigas certan melodion.

Dum kiam la plej multaj meĥanikaj muzikiloj posedas songenerilojn, kiuj ankaŭ ekzistas en permane ludataj instrumentoj, ĉe tonkombilo temas pri songenerilo aparte koncipita por meĥanikaj muzikiloj.

La delikate ludantaj aŭtomatoj komencis venkomarŝon tra la tuta mondo. Ili ekzistas en multaj versioj: kiel muzikskatolo en ligna kesto, kiel muzikhorloĝoj, enkonstruitaj en juvelujo aŭ en skatoloj kun dancantaj pupoj ktp..

Svisaj muzikskatoloj disvastiĝis plej vaste kaj estis eksportataj en la tuta mondon. Granda malavantaĝo de rulcilindraj muzikskatoloj konsistis en ilia limigita muzikrepertuaro. Plejparte unu cilindro ludis 6 muzikaĵojn. Ĉar la cilindroj ne estis ŝanĝeblaj, oni devis – estante tedita – aĉeti novan muzikskatolon.

Sondokumentoj de truodiska muzikskatolo[redakti | redakti fonton]

"Der Donauwalzer" sur Polyphon, daŭro 58 sek.

"Stille Nacht, Heilige Nacht" sur Polyphon, daŭro 55 sek.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]