Myōjin-shō

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Myōjin-Shō (ja:みょうじんしょう, Mjōĝin-Ŝō?) estas submara vulkano, 450 km sude de Tokio sur la kresto Izu-Ogasawara, en Izu Insuloj. Oni konstatis ĝian aktivecon de 1869. De poste, ĝi havis fortajn erupciojn, la pli forta kuntrenis la aperon kaj malaperon de malgranda insulo.

Ĝia nomo venas de la fiŝkapta ŝipo "La 11-a Myōjin-Maru" (de urbo Yaizu, gubernio de Ŝizuoka), kies maristoj estis la unuaj atestantoj de granda erupcio de 1952.