Máté Csanaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Máté CSANAKI [ĉanaki], (Czanaki Máté, Tsanaki Máté) hungara kuracisto, instruisto en Sárospatak. Li naskiĝis en 1595 kaj mortis en Koloĵvaro, en novembro 1636.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Máté Csanaki studis en Nagyszombat, Pozsony kaj Sárospatak. Poste li iris studi en Aŭstrion kaj Moravion. Post tri jaroj li revenis studi en Gönc (1614). De la fino de 1618 li denove studis en eksterlando en Heidelberg, Bremen, Franeker, Leiden, Oxford, Cambridge, Strassburg, Genovo kaj en Bazelo. Li fariĝis doktoro pri medicino. Reveninte en 1629, li estiĝis kuracisto de reganto Georgo Rákóczi la 1-a.

Fonto[redakti | redakti fonton]