Móric Sándor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Móric Sándor
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1805 (1805-05-23)
en Buda
Morto 23-an de februaro 1878 (1878-02-23) (72-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Leontine Fürstin von Metternich
Infano Pauline von Metternich
Okupo
Okupo sportisto • ĉasisto
vdr

Grafo Móric SÁNDOR [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándor Móric estis hungara magnato, ĉambelano fama en tuta Eŭropo kiel diabla rajdanto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szlavniczai kaj bajnai.

Móric Sándor [1] naskiĝis la 23-an de majo 1805 en Buda. Li mortis la 23-an de februaro 1878 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Sándor komence lernis preskaŭ nenion, nur ekde 1823 li komencis lernadi. Li aĝis 17, kiam evidentiĝis, ke li estas talenta rajdanto. Paŝo post paŝo li faris harstarigajn saltojn kun ĉevalo. La epiteton diabla li ricevis en Londono, kie li prezentis nekredeblajn rajdojn. En 1835 li edziĝis baldaŭe havanta filinon. Li havis kelkajn akcidentojn (ekzemple en la kranio), sekve li freneziĝis en 1850.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hazai vadászatok és sport Magyarországon (Enlandaj ĉasadoj kaj sporto en Hungario), (1857, ankaŭ france)

Fontoj[redakti | redakti fonton]