Nándor Lutter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nándor Lutter, aŭ pli komplete Nándor Ferdinánd Lutter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lutter Nándor estis hungara pastro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1859).

Nándor Lutter [1] naskiĝis la 3-an de septembro 1820 en Bér. Li mortis la 30-an de decembro 1891 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Lutter post gimnazio li aliĝis al piaristoj en 1836. Li komencis instrui en diversaj lernejoj. En 1844 li pastriĝis en Esztergom. En 1848 li apogis la hungaran revolucion. Komence li helpis laboron de ministro József Eötvös, poste li estis pastro ĉe la armeo. Post reveno de la Habsburgoj li ne rajtis instrui, tial li estis ĉefamilia edukisto. En 1852 li denove instruis en diversaj lernejoj, baldaŭe li ricevis pli altajn postenojn en la edukado. En 1867 József Eötvös sendis lin studi la lernejojn en Zuriko. En 1882 li ricevis titolon reĝa konsilanto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elemi számtan (Fundamenta matematiko), (1845, 1849)
  • A magyar nyelvtan elemei. Az új rendszer szerint (1852, 1861)
  • A felsőbb mennyiségtan elemei, (1864)
  • Közönséges számtan. Az új tanterv szerint a középtanodák használatára (Ordinara matematiko laŭ la nova lernoplano por mezlernejanoj), (1875, plurfeje reeldonita ĝis 1882)
  • Ötszámjegyű sorszámi és szögmértani táblák (Kvinciferaj matematikaj kaj geometriaj tabeloj), (14-a eldono en 1908)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.