Nárai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Nárai
Ĉefstrato de Nárai

Nárai estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Szombathely. Ŝajnas, la nomo fontas el la slava nomo narajov.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo apud Szombathely, flankovojo kondukas al la departementa centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la ferepoko, poste de keltoj, baldaŭe alvenis romianoj. La vilaĝo aperis en hungaraj dokumentoj en formo Narey. La vilaĝo nuliĝis en 1583 pro incendio, okazis ankaŭ turkaj atakoj. Poste kroatoj refondis la vilaĝon, kiu havas preĝejon pri apostolo Sankta Tomaso. En 1826 tombeja baroka kapelo, en 1962 kulturdomo konstruiĝis.

Ne menciita vidindaĵo estas kripto de Náray.