Návštěvníci
La Vizitantoj estas televida serio.
Priskribo
___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___
Indikoj pri la televidserio
Titolo: »La vizitantoj« Germanaj titoloj: Okcidentgermane: »Die Besucher«, orientgermane: »Expedition Adam ’84« Origina titolo: »Návštěvníci« Kreiĝlandoj: ČSSR, FRG, Svisio, Francio kreiĝjaroj: 1981 – 1983 Poepizoda longeco: ĉirkaŭ 30 minutoj Epizodoj (nombro)l: 15 (16) Origina lingvo: Ĉeĥa Muziko: Karel Svoboda Ideo: Ota Hofman, Jindřich Polák
Aktoroj
- Josef Bláha (rolo: akademiulo Rudolph FILIP)
- Josef Dvořák (rolo: Leo KANE/Emil KARAS)
- Jiri D. Novotny (rolo: d-ro Jaques MICHELLE/Michael NOLL)
- Dagmar Patrasová (rolo: Emilia FERNANDEZ/Katharina JANDOVA)
- Viktor Král (rolo: geniula knabo Adam BERNAU)
- Vlastimil Brodský (rolo: la granda instruisto Anton Dr[ahoslav] DRCHLIK)
- Eugen Jegorov (rolo: patro de la geniula knabo, Karl BERNAU)
- Dagmar Veškrnová (rolo: patrino de la geniula knabo, Alice BERNAU)
- Jitka Molavcová (rolo: Lenchen)
kaj multaj aliaj ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___
»La vizitantoj« estas ĉeĥa televidserio por infanoj. Ĝi estiĝis dum la jaroj 1981 – 1983 kaj rilatas pri sciencfikciaj temoj.
Reĝisoro Jindřich Polák, scenaristo Ota Hofman kaj aktoro Otto Šimánek (en »La vizitantoj« li korpigas lernejan direktoron) jam bone kunlaboris dum la televidserio »Pan Taŭ«. Kum la jaroj 1981 – 1983 kreiĝis »La vizitantoj« kiel komuna produktaĵo de Ĉeĥa televido kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj.
La muzikon kreis la ĉeĥa komponisto Karel Svoboda, de li estas inter alie la muziko ankaŭ de la televidserio »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«). Ambaŭ muzikoj haveblas ankaŭ sur aŭd-laserdisko.
Orientgermane oni – kiel kutime – pli taŭge lingvoadaptis; ekzemple oni pli proksime restis ĉe la ĉeĥaj nomoj kaj trovis pli taŭgajn esprim-tradukojn.
Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun nek pri la serio nek pri la libro ekzistas E-versio.
Rezumo
2484 la tero estas endanĝerigata per kometo; ĝi povus kaŭzi vojŝanĝon de la terglobo. Savo estu formulo de la geniulo Adam BERNAU, li ĝin infanaĝe kreis 1984 kaj notis en kajero, sed la kajero forbruliĝis.
La Akademiulo FILIP proponas tempvojaĝan ekspedicion; oni decidas ke okazu tiel, FILIP iĝas ekspediciestro. Per aŭtomobilo – laŭaspekte de la marko »Lada Niva«, sed preparita kaj por tempvojaĝi kaj por multaj aliaj kromkapabloj – la ekspedicio reenvojaĝas je 500 jaroj.
Montriĝas ke planoj estas unu kaj realo io tute alia ...
Epizodoj
- En la jaro 2484
- Ŝtupoj al pasinteco
- Kontakto
- Agplano »kajero 1«
- Ne kaptu atenton
- La sekreto de la granda instruisto
- Kermeso je noktomezo
- Geniulo en ublieto
- 43 gradoj da febro
- Adamo 84 vokata
- Okazis morgaŭ
- Milionoj el estonteco
- Makamuflite
- Akvo kaj ploroj
- Eta riparo pri la mondo
- Vizito ĉe la vizitantoj (dokumentada filmeto pri la serio)
Laserdiskoj
Ĉe la ĉeĥa parto de la entrepreno »Universal« 2004 aperis aŭd-laserdisko kun la muzikoj pri kaj »Ferdinando la fluganta« kaj »La vizitantoj«.
Simila jam en formo de sondisko haveblis, 1984 la germana entrepreno »Supraphon« eldonis, n-ro 1113 3473H.
Retpaĝoj
- pri »La vizitantoj« en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri »La vizitantoj« ĉe TSFSI (germanlingve)
- Retpaĝo pri »La vizitantoj«, kun multaj fotoj (ĉeĥlingve)
- Ampleksa ŝatantoj-paĝo] pri »La vizitantoj«
- Ĉiĉerono pri »La vizitantoj«
- Expedition Adam 2007 (germanlingve)