Naĝbaseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fm stirling pool.jpg

Naĝbaseno estas akvoplenigita ujego, kiu servas por naĝado, banado, akvosportoj. La klasika naĝbaseno estas kovrita per kaheloj.

En varma klimato, la naĝbasenoj plej ofte troviĝas sub la libera ĉielo, en diversaj formoj. Por la naĝosportoj estas uzata kvadrata formo ofte kovrita. La naĝbasenoj por konkursoj longas 25 aŭ 50m laŭ regulo de FINA.

Por certigi la akvokvaliton, oni plej ofte aldonas al la akvo kloron kaj ofte - laŭ antaŭskribo - prenas ekzempleron el la akvo kaj analizas ĝin. La kvaliton certigas ankaŭ uzo de akvofiltriloj, apliko de optimala pH-valoro 7,2 – 7,4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]