Nacia Al-Farabi Universitato de Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Al-Farabi Universitato de Kazaĥio
universitatopublika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1934
lando Kazaĥio
urbo Almato
Nombroj
nombro de studentoj 20 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
vdr
Bildo de la kampuso de la nacia kazaĥa universitato KazNU

La Nacia Universitato Al-Farabi de Kazaĥio (kazaĥe : Ál-Farabı atyndaǵy Qazaq Ulttyq Ýnıversıteti) estas nacia esploruniversitato, kiu situas en Almato, Kazaĥio. Ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en la lando, kaj ricevis sian nunan nomon jaron post la kazaĥa sendependiĝo laŭ la orienta filozofo kaj akademiulo Al-Farabi. La Universitato ankaŭ estas konata sub la mallongigioj KazGUKazNU.

La universitato estis fondita en 1934 kiel la Kazaĥa Ŝtata Universitato.

En QS World University Rankings de 2020, la Nacia Al-Farabi Universitato de Kazaĥio estas vicigita je la 207-a loko tutmonde[1] kaj estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj universitatoj en la mondo kaj viciĝas je la 207-a loko[2] igante ĝin la plej altranga kazaĥa universitato.

Inter la famaj studentoj de la universitato troviĝas Bakhytzhan Zhumagulov, edukministro de Kazaĥio, Zhanseit Tuimebayev, eksministro pri edukado de Kazaĥio kaj iama ambasadoro en Rusio, la verkistino Aigul Kemelbaeva kaj German Kim, estro de la Sekcio de Koreaj Studoj kaj unu el la plej elstaraj internacie agnoskitaj akademiuloj de Koryo-saram (lit. korea homo, koree: 고려사람).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. QS World University Rankings
  2. Noto: Sub la nombro de 500 universitato estas konsiderata malbona.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aigul Kemelbaeva