Nacia Heroo de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ordeno de Frateco

Nacia Heroo de Armenio (armene: Հայաստանի ազգային հերոս, Hajastani azgajin heros) estas la plej alta titolo en Armenio. La leĝo pri la titolo estis subskribita de prezidanto Levon Ter-Petrosjan la 22-an de aprilo 1994[1]. Ĝi estas aljuĝita "pro elstaraj servoj kun nacia graveco al la Respubliko Armenio en defendo kaj plifortigo de la ŝtata sistemo kaj kreo de gravaj naciaj valoroj". Kune kun la titolo, ĝiaj ricevantoj ricevas la Ordon de Patrujo. Ĝi estis kreita kiel la armena posteulo de la premio Heroo de Sovetunio, kiu estis aboliciita post sendependeco de Armenio.

La unua ricevanto de la titolo estis la Katolikoso Vazgen la 1-a, la estro de la Armena Apostola Eklezio, kiu ricevis ĝin la 28-an de julio 1994.

Referencoj[redakti | redakti fonton]