Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio
nacia muzeo • muzeo
Lando Sud-Koreio vd
Estiĝo 1969
Koordinatoj 37° 34′ 43″ N, 126° 58′ 48″ O (mapo)37.5785126.98Koordinatoj: 37° 34′ 43″ N, 126° 58′ 48″ O (mapo)
Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio (Seulo)
Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio (Seulo)
DEC
Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio
Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio
Situo de Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio
Map
Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio
Jaraj vizitantoj: 3 536 677 (2014)
Filioj National Museum of Modern and Contemporary Art, Deoksugung • National Museum of Modern and Contemporary Art, Seoul • National Museum of Modern and Contemporary Art, Cheongju • National Museum of Modern Art, Gwacheon vd
Retpaĝo http://www.mmca.go.kr/
vdr
Deoksugung filio
Opertus Lunula Umbra (Kaŝita Ombro de la Luno) de U-rami Choe ĉe Seula filio, 2013

La Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Sud-Koreio (koree 국립현대미술관, hanja 國立現代美術館, RR: Gungnipyeondaemisulgwan) (akronime konata MMCA, kaŭ la anglalingva nomigo angle National Museum of Contemporary Art) estas nuntempa arta muzeo kun kvar filioj en Gŭaĉon, Deoksugung, Seulo kaj Ĉonĝuo [1].

Ĝi estas unu el la kvindek plej vizitataj artmuzeoj en la mondo.

La muzeo estis unue establita en 1969 kiel la ununura nacia arta muzeo en la lando akomodanta modernan kaj nuntempan arton de Koreio kaj internacia arto de diversaj tempoperiodoj [2].

La ekspoziciejo kovras 14.144  m2 kaj havas subĉielan skulptaĵparkon 33 000 m2.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Komence, la kolekto temigis modernan korea arton de la unua duono de la 20-a jarcento. Ĝi jam inkludis verkojn de Ko Hui-dong (1886-1965), Ku Bon-ung (1906-1953), Park Soo-keun (1916-1964) kaj Kim Whanki (1913-1970). De la mez-1970-aj jaroj, la muzeo tiam evoluigis sian kolekton per figura arto kaj tiam abstrakta arto antaŭ akirado de verkoj de internaciaj artistoj kiel ekzemple Georg Baselitz, Joseph Beuys, César Baldaccini, Niki de Saint Phalle, Pierre Soulages kaj Andy Warhol [3].

Ekde la malfermo de la nova konstruaĵo en 1986, verko de Nam June Paik kunmetita de 1,003 televidiloj kaj titolita The More the Better servis kiel simbolo de la muzeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MMCA branches, Gwacheon. MMCA.
  2. . A city intrigued. The Korea Times (November 20, 2013). Alirita October 2, 2015.
  3. Masterpieces of Korean Modern Art: Exploration of Modern History. National Museum of Modern and Contemporary Art. Alirita 28 October 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]