Glaĉera Nacia Parko de Usono
Aspekto
(Alidirektita el Nacia Parko Glaĉera (Usono))
Glaĉera Nacia Parko de Usono | |||||
---|---|---|---|---|---|
lago Sankta Maria kun marka monta silueto fone | |||||
| |||||
Supermara alteco | 1 837 m [+] | ||||
Koordinatoj | 48° 45′ 18″ N, 113° 48′ 0″ U (mapo)48.755-113.8Koordinatoj: 48° 45′ 18″ N, 113° 48′ 0″ U (mapo) [+] | ||||
Plej alta punkto | Monto Klevlando [+] | ||||
- koordinatoj | 48° 55′ 28″ N, 113° 50′ 53″ U (mapo)48.9244858-113.848042 [+] | ||||
Akvokolektejo | 4 099,98 km² (409 998 ha) [+] | ||||
Areo | 4 099,98 km² (409 998 ha) [+] | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Nomo | Waterton-Glacier internacia paco parko | ||||
Tipo de heredaĵo | natura | ||||
Jaro | 1995 (19) | ||||
Numero | 354 | ||||
Kriterioj | vii, ix | ||||
Kategorio IUCN | II – Nacia parko | ||||
Glaĉera Nacia Parko de Usono | |||||
Vikimedia Komunejo: Glacier National Park [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Glaĉera Nacia Parko de Usono - angle Glacier National Park (USA), la lando indikiĝas por diferencigi ĝin de la Glaĉera Nacia Parko de Kanado - estas nacia parko en la alta Roka Montaro de Usono. Ĝi situas en la norda parto de la subŝtato Montano ĉe la ŝtata limo inter Usono kaj Kanado, kaj havas science aparte interesajn geologiajn, geografiajn kaj klimatajn apartaĵojn. La diversaj ekosistemoj funkcias preskaŭ nedifektite. Norde najbaras la Nacia Parko de Lagoj Waterton en Kanado. La teritorio de la Glaĉera Nacia Parko protektiĝis la 11-an de majo 1910, kaj en 1995 komune kun la Nacia Parko de Lagoj Waterton ĝi deklariĝis monda natura heredaĵo de UNESKO. En 2015 la Glaĉera Nacia Parkon viditis 2 366 056 personoj.