Nacia Unuiĝo por Demokratio kaj Progreso (Kameruno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacia Unuiĝo por Demokratio kaj Progreso (france Union Nationale pour la Démocratie et le ProgrèsUNDP) estas politika partio en Kameruno plej influa en la nordo de la lando. Ĝi estis fondita de la eksa ĉefministro Maigari Bello Bouba kiel opozicia partio komence de la 1990-aj jaroj, kaj ĝi ricevis la duan plej bonan rezulton okaze de la asemblea baloto de 1992. La prezidento de UNDP restas Maigari Bello Bouba, kiu nun kunlaboras kun la reganta partio kaj estas ŝtatministro en la kameruna registaro.