Nacia parko Zakouma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Parko Zakouma estas nacia parko en Ĉado, fondita en 1963. Ĝi situas inter Sarh kaj Am Timan, en suda Ĉado, proksime al la konflikta zono de Darfuro.

Ĝi havas la areon de 4.900 (alia fonto 3000) kvadrataj kilometroj. Oni malfermis la parkon por la turiston ĉe Tinga, en 2003.

La faŭno de la parko enhavas 44 speciojn de grandaj mamuloj, kaj 25 speciojn de birdoj. Ĝis la 1970-aj jaroj, parko estis la plej bestoabunda sovaĝa areo de Afriko. Tiam vivis tie 300.000 elefantoj. En 2005 oni kalkulis nur kelkmilojn (3020-3800) da elefantoj kaj ĉ. 120 leonojn.

La Nacia Parko Zakouma estis nomumita fare de la ĉada registaro al Monda Heredaĵo de Unesko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj