Nagyesztergár
Aspekto
Nagyesztergár (nadjestergAr) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc.
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 1250
- Poŝtkodo: 8415
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en montaro Bakony en valo, laŭ traira flankovojo. Zirc troviĝas 3 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1270 en formo Wzturgar. Poste oni tradukis la slavan vorton strugar (=torni) al la hungara. Baldaŭe 2 vilaĝoj formiĝis: Granda kaj Malgranda Esztergar-oj. Ŝajnas, la vilaĝoj senhomiĝis dum la turkoj. En 1748 hungaroj kaj germanoj refondis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka preĝejo de 1798
- naskiĝdomo de poeto Paŭlo Ányos
- baroka nobeldomo de 1770
- kastelo de Purgly, nun muzeo