Nagymaros
Nagymaros (nadjmaroŝ) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Vác. Nagy signifas hungare granda.
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 4400
- Poŝtkodo: 2626
- Telefonprefikso: 27
Geografio
Nagymaros situas en maldekstra bordo de Danubo, sub piedoj de montaro Börzsöny, laŭ fervojo kaj vojo Budapeŝto-Szob. Kontraŭe estas Visegrád, inter ambaŭ urboj pramo faras kontakton. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas.
Ambaŭ komunumoj iĝis ĝemelurboj, kiel Buda kaj Pest. Rangoj de Visegrád estis valida ankaŭ por Nagymaros. La tataroj kaj poste la turkoj faris senhoma la komunumon, sed la loĝantaro trovis rifuĝejon en la arbaro de Börzsöny. Poste germanoj setlis, iliaj posteuloj estis forpelitaj en 1946. La domojn okupis hungaraj forpelitoj el Slovakio.
Fine de la 20-a j.c. la komunumo iĝis politika atako. Oni planis tie akvocentralon, kiun la tiam naskiĝintaj demokrataj fortoj rifuzis. Oni komencis la konstruadon, sed fine rezignis pri tio.
La urbo estas ŝatata ekskursejo kaj feriejo.
Vidindaĵo estas katolika preĝejo el la 14-a j.c.
Famuloj
- En Nagymaros naskiĝis grafikisto Károly Raszler.
- En Nagymaros mortis komponisto-pianisto György Szabados kaj kuracisto Lajos György Arányi.