Saltu al enhavo

Naraĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naraĉ
lago
Situo regiono Minsko
Areo de la baseno 199 km²
Landoj de la baseno Belorusio
Datenoj
Koordinatoj 54° 52′ N, 26° 47′ O (mapo)54.86666666666726.783333333333165Koordinatoj: 54° 52′ N, 26° 47′ O (mapo)
Naraĉ (Belorusio)
Naraĉ (Belorusio)
DEC
Map
Naraĉ
Supermara alteco 165 m
Surfaca areo 79,2 km²f5
Maksimuma longo 12,8 kmf6
Maksimuma larĝo 10 kmf7
Akva volumeno 0,71 km³dep1f8
Maksimuma profundo 24,08 mf10
Averaĝa profundo 8,9 mf11
Borda longo1 41 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Naraĉ (beloruse Нарач; ruse Нарочь) estas lago en nordokcidenta Belorusio. Ĝi situas en la Minska regiono, en supermara alteco de 165 metroj. La lago kovras areon de 79,2 km², kaj la borda longo estas proksimume 41 km - maksimuma amplekso estas 12,8 kilometroj respektive 10 kilometroj. La averaĝa profundo estas 8,9 m kaj la maksimuma profundeco 24,08 m.

Ĝi estas la plej granda lago en la respubliko Belorusio, respektive ankaŭ estis la plej granda lago de la Belorusa SSR de 1939-1941 kaj de 1944-1991. Antaŭ tio, ĝi de 1919 ĝis 1939 estis la plej granda lago de la Dua Pola Respubliko. En marto 1916 ĉi tie okazis granda batalo inter la armeoj de Germana Imperiestra Regno kaj de la Rusia Imperio, nomita per la laga nomo.

La lago estas populara ripozloko kaj turisma situo. Ĝi estas ĉirkaŭbarita per pinaj arbaroj.