Narkozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Narkozo (de la malnovgreka vorto ναρκώδης, narkōdēs „senmovigite“) estas la rezulto de narkotado kaj konsideratas formo de ĝenerala anestezo, kies celo estas elŝalti la konscion kaj doloropercepton de paciento, por povi realigi diagnozotrovajn aŭ terapiajn operaciojn. En la korpon de la paciento tiucele metiĝas narkotiloj, kiuj efikas en la centra nerva sistemo, eventuale ankaŭ substancoj kiuj kaŭzas senstreĉiĝon de la skeleta muskolaro. La paciento dum narkozo ne vekeblas, kontraste al loka aŭ regiona anestezo, en kiu per la blokazo de nervaj fibroj nur certaj regionoj de la homa korpo estas sendolorigataj.