Nasiko
Nasiko | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 422001 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 486 053 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 954 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 0′ N, 73° 47′ O (mapo)2073.783333333333Koordinatoj: 20° 0′ N, 73° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 660 m [+] | ||
Areo | 300 km² (30 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nasiko aŭ Nashiko estas urbo en la gubernio Maharaŝtro, Barato. Nasiko estas la administra centro de la samnoma distrikto Nasiko. Nuntempe la urbo Nasiko ankaŭ nomiĝas "Vina ĉefurbo de Barato", aŭ "Vinbera urbo". Ĝi estas en la okcidenta montaro apud la bordo de la rivero Godavari. La loĝantaro de Nasiko estas ĉ. 1,4 milionoj (2006).
Situo[redakti | redakti fonton]
Nasiko troviĝas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mumbajo-centra Barato. La urbo situas en la nordokcidento de Maharaŝtro, 180km de Mumbajo kaj 220km de Puneo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Nasiko havas mitologian, historian, socian kaj kulturan gravecon. Ĝi estas fama pro la temploj ĉe la bordo de la rivero Godavari. Nasiko do estas sankta loko por la Hinduoj.
Antaŭe, Nasiko nomiĝis Trikantak kaj poste Padmanagar. Dum la tempo de la mogola imperio, Nasiko nomiĝis Gulŝanbad.
La historie famaj konstruaĵoj en Nasiko estas la artefaritaj grotoj Triraŝmi kaj Paandav.