Nathalie Kesler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nathalie KESLER (5a de oktobro 1972) estas koredevena franca esperantisto. Profesie ŝi estas instruisto pri klasikaj beletroj, historio kaj geografio.[1]

Ŝi estas prezidanto de la entrepreno Patxor kreita en 2022, kaj administracianto de la societoj DREAM VALLEY TRESORS DES MERS CAREC'H[2] kaj MAISON CULTURELLE DE L' ESPERANTO en la Kastelo Greziljono, nome kiel prezidanto de la administra komitato de la kooperativo. Ŝi engaĝiĝis en pacismaj iniciatoj, ĉefe rilate al la situacio de dispartiĝo inter ambaŭ Koreioj, ekzemple pere de la Association d’amitié franco-coréenne (AAFC). Tiukadre ŝi verkis franclingve la libron LE PETIT LIVRE ROSE : Nous, le Peuple, On veut la Paix !, nome La Roz-Kolora Libreto (en Esperanto): Ni, la popolo, volas pacon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]