NationStates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NationStates
Platformo TTT-legilo
Ĝenro government simulation game
Regilo komputila klavaro
vdr
NationStates
videoludo
Lando  Aŭstralio
Retadreso www.nationstates.net
Kategorio Multludista enreta ludo
Lingvo(j) Angla
Posedanto Max Barry
vdr

NationStates estas multludista enreta ludo pri simulado de registaro. Ĝi estis kreita de Max Barry kaj estis publike publikigita la 13-an de novembro 2002, bazita sur lia romano Jennifer Government ("Registaro Jennifer")[1]. Barry fondis la retejon kiel sendependa veturilo diskoniganta la libron unu semajnon antaŭ ĝia publikigo. La retejo daŭre reklamas la librojn skribitaj de Barry.

Influo[redakti | redakti fonton]

En intervjuo, Max Barry diris ke la ludo estis influita de enketilo al kiu li respondis: "NationStates estis influita per malgranda politika kvizo kiun mi faris unufoje, kie vi respondas al plurelekta demandaro kaj via politiko estas klasifikita. [...] Ĝi estis amuza, sed mi ankaŭ deziris vidi kiun speco de lando miaj politikoj kreis, kaj devis trakti la sekvojn"[2].

Ludsistemo[redakti | redakti fonton]

Standardo inventita por iu lando de tiu ludo, la "Sankta Respubliko de Verdkredantujo".

Ludistoj kreas ilian nacion respondante al mallonga enketilo pri iliaj intencoj por ĝia ekonomio, civilaj rajtoj kaj politikaj liberecoj, donante al ĝi nomon, flagon de nuna lando aŭ teritorio (ili ankaŭ povas krei novan flagon[3]), ilian propran nacian beston, valuton kaj oficialan devizon.[4][5] La respondo de la ludisto al la komenca enketilo difinas la tipon de registaro kiun ili uzos.[6]

Novaj nacioj aperas en unu el kvin ĉefaj ludaj regionoj (sciita en la ludo kiel "feeders") lokitaj en la enluda versio de la Pacifika Oceano (La Orienta, Okcidenta, Norda kaj Suda Pacifiko), sed nacioj estas kapablaj movi al aliaj regionoj aŭ krei ilian propran. Nacioj kiuj restas neaktivaj kaj estas resurektitaj estas lokitaj en tri regionoj konataj kiel "sinker", kiuj nomiĝas Osiris, Balder kaj Lazarus, ĉiuj nomitaj post karakteroj kiuj laŭdire altiĝis el la mortintoj. Nacioj elĵetitaj aŭ malpermesitaj de regiono estas movitaj al regiono nomita "La Malakceptitaj Sferoj".

La ludsistemo funkcias sur decidoj pri registaraj politikoj: kvarfoje tage la ludo prezentas aŭtomate asignitan "aferon" (issue) al la ludisto (kiel ekzemple elekti ĉu permesi dekstrulan protestan marŝon aŭ kiel trakti manĝaĵajn nesufiĉojn en ilia lando). La ludisto elektas la registaran sintenon el listo de elektoj aŭ povas elekti malakcepti la problemon. Ĉiu ago aŭ neago influas la prosperon de la lando de la ludisto kaj povas havi neantaŭviditajn efikojn. Ekzemple, doni pli grandan politikan liberecon povas gvidi al pli da civila agitado. Kelkaj aferoj estas skribitaj de la ellaborantoj de la ludo, dum aliaj estas submetiĝitaj de ludistoj. Por la unua 30 tagoj de la ekzisto de nacio, nur ludo-kreitajn aferojn povas esti proponitaj, sed post tiu periodo iu ajn afero povas esti proponita. La respondoj de la ludisto al la aferoj influas la statuson de la nacio laŭ tri ĉefaj faktoroj: la nivelo depolitika libereco, kaj civila rajto, kaj la forto de la ekonomio.

Mapo montranta la 27 registarajn tipojn de la ludo (en la Angla)

Bazita sur la individuaj, ekonomiaj kaj politikaj liberecoj, la nacio estas asignita al unu el 27 registaraj tipoj, de Anarkio (Anarchy), al Sendanĝera Centrista Demokratio (Inoffensive Centrist Democracy), kaj al Mense Malsana Diktaturo (Psychotic Dictatorship). Kvankam estas neniu ebleco por "gajni" la ludon, ĉiutaga "raporto de Monda Censo" estas kompilita por ĉiu regiono kaj la tuta mondo, ranganta naciojn sur io ajn de ekonomia forto al la plej liberala leĝoj pri publika nudeco.

Ekster la bazaj teknikaj parametroj de nacia ludado, ludistoj ankaŭ povas movi libere inter regionoj, "transprenas" oponantajn regionojn inundante ilin kun fremdaj nacioj, voĉdonas pri rezolucioj de la Monda Asembleo (enluda versio de la Unuiĝintaj Nacioj) kaj konversacias sur la oficialaj ludaj forumoj. Multaj regionoj ankaŭ havas apartajn regionajn forumojn kiuj koncernas regionan politikon, foirojn, ktp.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La ludo kaj interfaco estas plene en la Angla. Tamen, ekzistas malgranda Esperantlingva regiono, en kiu Esperantistoj ludas inter si, nomita "La Esperanta mondo"[7].

References[redakti | redakti fonton]