Lazaro el Betania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La resurekto de Lazaro en pentraĵo de Johano de Flandrio (1500-1510).

LazaroEleazaro (EleazarEliezer) estas persono de la Evangelioj: laŭ iuj dokumentoj kaj la kristana tradicio, li loĝis en Betania, najbare de Jerusalemo, kun la du fratinoj Marta kaj Maria. La Evangelio laŭ Johano (11,1-44) rakontas ke, mortinta pro malsano, li estis resurektita de Jesuo.

Lazaro de Betania estas venerata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio, en tiu ortodoksa kaj en tiu ortodoksa-kopta]ortodoksa-kopta.

La evangelia rakonto[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Johano rakontas ke Jesuo estis ekstere de Judujo kiam li estis informita ke lia amiko Lazaro malsaniĝis; kiam li atingis Betanian, Lazaro estis jam mortinta. La Evangelio precizigas ke Lazaron jam ekde "kvar tagoj" oni lin entombigis kaj ellasis la klasikan ekputrantan fetoron. [1]. Post dialogo kun la fratinoj Marta kaj Maria, Jesuo aliris la tombon, formovigis la ŝtonon fermantan la enirejon, kaj ekriis “Lazaro, venu for”, kiu eliris viva el la tombo envolvita en funebraj bendoj (11, 1-44).

La rakonto pludaŭras informante ke multaj hebreoj ekkredis je Jesuo vidinte kion li faris, sed ke la superaj sacerdotoj kaj fariseoj, male, konfirmiĝis en la sia konvinko laŭ kiu Jesuo estis damaĝa agitanto kaj decidis lin mortigi.[2]

Ĉar Lazaro estis kaŭzo de la kredo je Jesuo de multaj izraeldoj, la regantaro decidis elimini ankaŭ lin. Senrezulte, tamen.

Post tiu epizodo, Lazaro ne plu aperas en la evangelia aŭ biblia scenejo.

Laŭ tradicioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino Lazaro iris prediki en Francio kune kun la du fratinoj kaj tie fariĝis la unua episkopo de ĉefdiocezo de Marsejlo.

Laŭ orienta tradicio, Lazaro fariĝis episkopo de Kipro kaj daŭris en tiu funkcio laŭlonge de ĉirkaŭ tridek jaroj.

Jam en la 4-a jarcento disvastiĝis tiu lasta versio, eble por apogi la pretedon de memĉefeco de la Eklezio de Kittim, la hodiaŭa Larnaka. Tamen, apoge de tiu versio, en la jaro 890 estis trovita memorŝtono kun la enskribo "Lazaro, la amiko de Kristo". Sinsekve la relikvoj estis transportitaj al Konstantinopolo kaj do al Francio iniciate krucmilitistoj. En 1972 sub preĝeja aaltaro de Larnaka estis retrovita marmora arkeo entenanta homajn restaĵojn, kiuj estas taksataj tiuj de Lazaro. Laŭ tiu hipotezo, la transporto de la relikvoj al Konstantinopolo estus nur parta.

Kulto al Sankta Lazaro[redakti | redakti fonton]

Rusa ikono de la resurekto de Lazaro: maldekstre, Kristo, ĉirkaŭata de apostoloj, resurektigas Lazaron envolvitan en bendoj dekstre, dum la fratinoj Marta kaj Maria dankesprime surĝenuiĝas.

Por la katolikoj la solenaĵo de Sankta Lazaro okazas la 29-an de julio. En la liturgio de la Roma rito, Lazaro estas menciata en la preĝo In paradisum de la Meso por montintoj (Rekviemo). En tiu kazo Lazaro estas difinita "malriĉa en la tero", ĉar laŭ la mezepoka ekzegezo Lazaro de Betania estas la sama Lazaro kiu en la Evangelio laŭ Luko (16,19-31) almozpetas antaŭ la pordo de riĉulo.

La [Bizanco|bizanca]] kalendaro liturgie festas Lazaron la sabaton antaŭ la palmofesta dimanĉo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jo 11, 39.
  2. Jo 11, 45-53.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA [1]Category:Lazarus?uselang=it]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]