Saltu al enhavo

National Defense Authorization Act

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La National Defense Authorization Act (NDAA) estas usona federacia leĝo, kiu certigas kaj difinas la buĝeton de la Usona ministerio pri defendo. Ĝi estas akceptita jam en junio 1961.

La buĝeta leĝo por 2012 enhavis ankaŭ aldonon en la leĝo, kiu okazigis polemikan kritikon en Usono. Sekcio 1031 de la leĝo permesas areston de usonaj ŝtatanoj, sen juĝproceso (ĝis fino de la "malamika agado"), se ili apogas terorismajn organizaĵojn kiel Alkaido, Talibano aŭ parencaj organizaĵoj. La teksto permesas proceson ĉe militista tribunalo aŭ transporton de la persono al ties origina lando aŭ alia ekstera lando.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]