Natura Ponto (Arubo)
Aspekto
Natura Ponto | |||
---|---|---|---|
| |||
natura rokarko ![]() | |||
Lando | Arubo ![]() | ||
Situo | |||
Geografia situo | 12° 32′ 28″ N, 69° 57′ 30″ U (mapo)12.54111111-69.95833333Koordinatoj: 12° 32′ 28″ N, 69° 57′ 30″ U (mapo) | ||
| |||

La Natura Ponto de Arubo (nederlande Natuurbrug Aruba) estis natura ponto sur la insulo Arubo kiu disfalis je la 2-a de septembro 2005. La Natura Ponto formiĝis per koralkalkŝtono kiu estis eroziita per la ondoj dum multaj jaroj. Ĝi estis la plej longa natura ponto en Karibio kun alto de 7 kaj longo de 30 metroj. Pli malgrandaj naturaj pontoj cetere ankoraŭ ekzistas sur la insulo. Unu troviĝas flanke de la restaĵo de la disfalinta ponto.
La restaĵo ankoraŭ estas vizitebla kaj la pli malgranda natura ponto estas videbla.