Nauvoo-Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nauvoo-Domo

La Nauvoo-Domo en Nauvoo (Ilinojso en Usono) estas pensiono, kiun Joseph Smith, la fondinto de movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, komencis konstrui en 1840. La pensiono neniam estis kompletigita, sed la strukturo estis poste transformita al loĝdoma hejmo kaj renomita la Riverborda Domego (angle Riverside Mansion). La Nauvoo-Domo, tiel nomata nun, estas parto de la Nauvoo-a Historiplena Distrikto.