Bohoyo
Bohoyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05690 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 215 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 19′ N, 5° 26′ U (mapo)40.315-5.4411111111111Koordinatoj: 40° 19′ N, 5° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 142 m [+] | ||
Areo | 74 km² (7 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bohoyo [+] | |||
Bohoyo [boOĝo] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de Bohoyo, Los Guijuelos [giĤŬElos], Navamediana kaj Navamojada; ĝi okupas totalan areon de 73,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 21 loĝantojn. Ĝi perdis 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 94 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Los Llanos de Tormes, Santiago de Tormes, Tormellas, Zapardiel de la Ribera, Navalonguilla, Villanueva de la Vera (Cáceres), Madrigal de la Vera (Cáceres) kaj Candeleda. La rivero Garganta Bohoyo, kun naturaj lokoj, enfluas en la riveron Tormes.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĝis 1833, ĝi apartenis al la provinco Salamanko, kiel la cetero de la natura komarko Supra Tormes.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).