Neĝosento de Smilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neĝosento de Smilla
filmo
Originala titolo Smilla's Sense of Snow
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 13 feb. 1997
Ĝenro filma dramo, mistera filmo, sciencfikcia filmo, agfilmo, filmo bazita sur romano, suspensa filmo
Kameraado Jörgen Persson
Reĝisoro(j) Bille August
Produktisto(j) Bernd Eichinger
Scenaro Ann Biderman
Filmita en Germanio
Loko de rakonto Kopenhago
Muziko de Harry Gregson-Williams
Rolantoj Julia Ormond • Gabriel Byrne • Richard Harris • Jim Broadbent • Tom Wilkinson • Robert Loggia • Vanessa Redgrave • Mario Adorf • Bob Peck • David Hayman • Peter Capaldi • Matthew Marsh • Jürgen Vogel • Erik Holmey • Peter Gantzler • Lars Brygmann • Agga Olsen • Alvin Ing • Lars Bjarke • Ann Queensberry • Clipper Miano
Produktinta firmao Bavaria Film
IMDb
vdr

Neĝosento de Smilla (en angla Smilla's Sense of Snow, en germana Fräulein Smillas Gespür für Schnee, en dana Frøken Smillas fornemmelse for sne kaj en sveda Fröken Smillas känsla för snö) estas dan-german-sveda mistera trilera filmo de 1997 reĝisorita de Bille August en kiu stelulas Julia Ormond, Gabriel Byrne, kaj Richard Harris. Bazita sur romano de 1992 same nomita Frøken Smillas fornemmelse for sne de la dana aŭtoro Peter Høeg, la filmo sekvas translokigita gronlandaninon, Smilla Jaspersen, kiu esploras la misteran morton de inuita knabo kiu loĝis apud ŝi en Kopenhago. Suspektante malbonaĵon, Smilla malkovras serion de ŝlosiloj kiuj kondukas al sekretema korporacio kiu faris kelkajn misterajn ekspediciojn al Gronlando.

Scenoj el la filmo estis filmitaj en Kopenhago; Kiruna, Svedio; kaj okcidenta Gronlando. La filmo aliris al la 47a Berlina Internacia Kinfestivalo, kie la reĝisoro August estis nomumita por la Ora Urso.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Naskiĝinta en Gronlando kaj duon-inuita mem, Smilla Jaspersen, aktiva kaj sendependa, vivas kaj laboras en Kopenhago, dum sentas sin ankoraŭ forte ligata al sia propra devenkulturo. Iam, faliĝinta el la teraso de la loĝejaro en kiu ambaŭ loĝas, estas trovita mortinta malsupre sur la neĝo Isaiah: knabo ses-jaraĝa, filo de ebriema gronlandanino vidva, (tipaj inuitaj marĝenuloj en dana urbo), kiu tiam estis la nura vera amiko de Smilla. La polico tuj fermas la esploradon kiel simpla incidento, sed Smilla, observinte la spurojn sur la neĝo lasitajn de la knabo, komprenas, ke ili estis lasita sub la efiko de timo kaj ne de supozita ludo fare de la knabo en la terasrando.

Ŝi tian persone ekesploras kaj tuj malkovras, ke Juliane, la patrino de Isaiah, post la morto de sia edzo okazinta pro mistera eksplodo dum esplora ekspedicio en Gronlando, ricevas vidvinpension strange altan el la dungintoj de la edzo, kiuj estas ĉefoj de povega societo. Superante ankaŭ la malhelpon de la patro Moritz, ekskuracisto, kaj helpita de viro kiu loĝas en sia loĝejaro kaj kies amantino ŝi iĝis, Smilla rekonstruas la sekvon de sekreta misio de antaŭ tri dek jaroj, kaj enŝipigita sur laboratoria ŝipo, revenas al sia nasloko riskante la klopodojn mortigi ŝin fare de scienca, ekonomia kaj ŝtata instanco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Julia Ormond kiel Smilla Jaspersen
  • Gabriel Byrne kiel la amiko samloĝejano
  • Richard Harris kiel Dro. Andreas Tork
  • Clipper Miano kiel Isaiah Christiansen
  • Agga Olsen kiel Juliane Christiansen (patrino de Isaiah)
  • Jim Broadbent kiel Dro. Lagermann
  • Tom Wilkinson kiel Prof. Loyen
  • Robert Loggia kiel Moritz Jaspersen
  • Vanessa Redgrave kiel Elsa Lübing
  • Emma Croft kiel Benja
  • Bob Peck kiel Ravn
  • David Hayman kiel Telling
  • Peter Capaldi kiel Birgo Lander
  • Mario Adorf kiel Kapitano Sigmund Lukas
  • Erik Holmey kiel Hansen
  • Matthew Marsh kiel policano
  • Jürgen Vogel kiel Nils Jakkelsen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]