n/a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nealirebla)

Ĉi tiu artikolo estas pri la mallongigo n/a. Por aliaj signifoj de la dulitera kombino vidu apartigilon Na.

La literoj n/a (foje N/A) estas mallongigo kiu estas uzata precipe en informtabeloj. Origine la mallongigo devenas de la angla lingvo, sed ĝia uzo fariĝis internacia kaj en esperanto oni povas sambone uzi ĝin kun taŭgaj tradukoj eĉ sen rompo de la mallongigeco. Ĝi povas havi unu el la sekvaj signifoj:

Neaplikebla[redakti | redakti fonton]

Kiam du aŭ pli multe da elementoj ne estas kongruaj, oni povas diri ke la rezultanta datumo estas ne aplikebla. Ekzemple:

En tabelo kun sportaj rezultoj, kie ĉiuj teamoj troviĝas en kolumnoj kaj vicoj, tiuj ĉeloj kiuj signifus matĉon de teamo X kontraŭ ĝi mem estas kutime markitaj per iu simbolo aŭ per n/a.

Origina frazo: not applicable

Nealirebla[redakti | redakti fonton]

Kiam okazas manko de datumo (la datumo estas nealirebla, aŭ nehavebla). Ĝi ankaŭ signifas portempan nealireblecon (nehaveblecon) de tiu konkreta datumo. Ekzemplo:

En preztabelo, kiam novaj varoj jam alvenis sed iliaj prezoj ankoraŭ ne estas konata (alirebla), oni kutime esprimas tion per n/a.

Origina frazo: not available