Neglinnaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neglinka)
Neglinnaja
subtera rivero
Bazaj informoj
Longeco 7,5 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Moskvo
vdr

Neglinnaja (ruse Неглинная; IPA: [nʲɪˈɡlʲinːəjə]), konata ankaŭ kiel Neglinka, Neglinna, Neglimna (Неглинка, Неглинна, Неглимна), estas 7,5 km subtera rivero en la centra parto de Moskvo, Rusio, kaj alfluanto de la rivero Moskva. Ĝi fluas en tuneloj sub stratoj Samoteĉnaja, Bulvardo Cvetnoj, Neglinnaja, Aleksandra ĝardeno kaj Zarjadĝe. La rivero Neglinnaja elfluas en Moskva tra du apartaj tuneloj ĉe la pontoj Bolŝoj Kamennij kaj Bolŝoj Moskvoreckij.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rivero en sia natura stato fluis malferme el la nordaj partoj de Moskvo al la sudo tra la tuta centro de la urbo. La Kremlo estis konstruita sur monteto oriente de Neglinnaja, uzante la riveron kiel protekta fosaĵo. Tiu fosaĵo ne evitis fremdajn invadojn sed malhelpis disvolvigon de teritorioj okcidentaj al Kremlo; dekomence, la urbo etendiĝis orienten, al la Ruĝa Placo kaj al Kitaj-gorod. Kiam moskvanoj eksetliĝis al la okcidenta flanko, teritorioj ĉirkaŭ Neglinnaja restis neuzataj pro oftaj inundoj.

Poste oni konstruis akvobaraĵojn kaj oni kreis lagetojn uzatajn diverscele. Reformoj estis entreprenitaj fine de la 18-a jarcento, ekzemple paralela kanalo. Post la Incendio de Moskvo de 1812 oni purigis la poluitan kanalon kaj oni ekkovris ĝin kreante la unuajn tunelojn kiuj nun estas la fluejo de la rivero.

Bildaro[redakti | redakti fonton]