Nejŝaburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nejŝaburo (نیشابور en la persa) estas urbo en provinco Ĥorasano nord-oriente de Irano. Ĝi situas preskaŭ 64 kilometrojn oriente de Maŝhado, la centr-urbo de la provinco.

tombo de Omar Ĥajam en Nejŝaburo

I.a., Omar Ĥajam (1048, 1122) kaj Farid-ud-din Attar, tre famaj persaj poetoj, naskiĝis kaj forpasis en Nejŝaburo, kie iliaj tombejoj trovas sin.

Probable fondita de Ŝapur la 2-a en la 3-a jarcento p.K., ĝis 5a jc la urbo estis reĝa loĝejo. Post iom da tempo Nejŝaburo denove ekfloris dum la eraoj de Taheridoj kaj Samanidoj ĉirkaŭ 820 ĝis 999.

La urbo detruiĝis 3-foje dum la 13a jc; 2-foje per la tertremegoj, kaj 1-foje per mongoloj en 1221.