Neiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nejvo)
Neiva
municipo de Kolombio • urbo en Kolombio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 380 019  (2023) [+]
Loĝdenso 245 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 56′ N, 75° 17′ U (mapo)2.9275-75.2875Koordinatoj: 2° 56′ N, 75° 17′ U (mapo) [+]
Alto 442 m [+]
Areo 1553 km² ( 155 300 ha) [+]
Neiva (Kolombio)
Neiva (Kolombio)
DEC
Neiva
Neiva
Situo de Neiva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neiva [+]
vdr

Neiva [ˈnejβa] estas urbo de Kolombio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Ujlao (Huila). Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 380 019 loĝantoj sur areo de 1 553 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 245 loĝantoj/km².

La urbo situas en la orienta bordo de la rivero Magdalena, en la samnoma valo. Ĝin fondis en 1539 Sebastián de Belalcázar dum sia vojaĝo por serĉo de la mita urbo de Eldorado. La urbo estis poste detruita de la indianoj, kaj rekonstruita en 1612. Ankoraŭ estas viziteblaj diversaj konstruaĵoj de la kolonia epoko.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 3-a ĝis 5-a de novembro 2007 en la urbo okazis la Kolombia Kongreso de Esperanto. En Neiva interalie aktivis la juna esperantisto kaj vikipediisto Gustavo Ariza, kiu tute subite forpasis 35-jara la 21-an de februaro 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]