Nemesbőd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Nemesbőd
Vilaĝdomo de Nemesbőd

Nemesbőd (nemeŝbod) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Nemes signifas hungare nobelo, bőd praturke tribestroriĉulo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Poŝta kodo: 9749

Areo: 7  km²

Loĝantaro: 110

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭvoje inter Szombathely kaj Sárvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la ferepoko kaj dum la romia epoko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romkatolika preĝejo pri ĉefanĝelo Sankta Miĥaelo konstruiĝis en la 14-a jarcento, kiun la luteranoj uzis inter 16-a jarcento kaj 1674.