Saltu al enhavo

Nemesvámos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nemesvámos [nemeŝvAmoŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém. Nemes signifas: nobelo, vám: dogano.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Aerfoto pri Nemesvámos, fone Balatono

Nemesvámos situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Veszprém troviĝas 6, Balatonfüred 13, Ajka 30 km-ojn.

Apud Nemesvámos arkeologoj trovis grandan bienocentron de la romianoj. La unua mencio devenis el 1207. Laŭ la vilaĝonomo dum la historio nobeloj havantaj rajton pri doganpreno loĝis tie. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Nemesvámos. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]