Ness (Lewis)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ness (en gaela Nis) estas la plej norda parto de la Insulo Lewis, komunumo konsista el ĉirkaŭ 16 vilaĝoj, inklude Lionel, Habost, Swainbost, Cross, North kaj South Dell, Cross Skigersta, Skigersta, Eorodale, Adabrock, Ness-Haveno, Knockaird, Fivepenny kaj Eoropie. Ĝi estas la plej nordokcidenta komunumo en la Eŭropa Unio. Ties plej norda pinto estas Butt of Lewis. La nomo Ness devenas el malnovnordlanda lingvo por ĉeftero aŭ terkolo kaj ankaŭ multaj aliaj lokonomoj de la areo havas malnovnordlanda originon.